====== Naskiĝis por Ludi ====== ^Muziko|[[Carlos Devizia]]| ^Originala teksto|[[Carlos Devizia]]| ^Disko|[[Bizara Lando]]| Alia nova versio el malnova kantajxo. Gxi estas bazita sur desegno farita de argentinano Jorge Fantoni, kiu ankaux faris la kovrilon de la KD [[Bizara Lando]]. Originale mi pensis gxin kiel kordkvarteto, sed fine mi decidis fari gxin per sinteziloj. La teksto originale estis en angla lingvo kaj mi esperantigis gxin. --- //Carlos Devizia// ===== Teksto ===== Ili ne toleras vidi min libera. Ili ne sxatas mian sinceran ridon. Ili malamas tion, kio mi estas kaj neniam komprenos ke mi naskigxis por ludi. Kelkaj homoj naskigxis por mortigi, kauxze de tio ili estas mortoj en vivo. Aliaj naskigxis por gajni, tamen vivas malvenkataj. Ili deziras esti cxefoj kaj sole Unu meritas tiu cxi nomo, kaj pro Tiu, la nomo estas Dio. Se vi ricevas monon por fari neion en oficejooni diras ke vi estas laboristo Se vi faras tion, kio estas via pasio, kvankam gxi neniam ricxigos vin, oni diras ke vi perdas vian tempon. Sed, mi ne trinkos ilian venenon. Mi ne vendos mian vivon, mi ne luigos mian animon kaj dum ili intersxangxos vivon, por ricevi monon mi ludos kiel infano kaj vivos kiel homo. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://archive.org/details/BizaraLando {{tag>kanto litero_n eksperimentala}}