====== Nasku min, panjo! ====== ^Teksto|[[Nomo FAMILINOMO]]| ^Muziko|[[Perlo Miela]]| ^E-teksto|[[Gabriela PACI]]| ^Kantas|[[Anjo Amika]]| ===== Teksto ===== Brilas la suno, amas la homoj, Panjo, enspiru la vivon ankaux por mi, kiu nestas nun en via korpo. Cxu sentas vi mian angoron? Min limigis la morto, sekretas de kie venis, Povas esti el angul' senespera de l’animo via. //Refreno:// >Panjo volu naski min, Mi petegas por la vivo, Kaj por mia senkulpec' Por la nom' de Dio. Panjo, ho kredu, ke mi vin amas, La amon ne ignoru. Lasu vian sangon pura. Se vi volas mem mortigi min, kiu savos min de vi? //Refreno// //Proze:// >Atendu kelkajn monatojn Kaj vi ekvidos min ridetantan, La vivon mi ricevos el viaj mamoj, Vi sentos miajn kisojn, Poste, por igxi plenkreskulo, Mi forlasos vin. Mi benos vin, kaj plorante, Mi fermos viajn okulojn. Prikantos mi al mondo: Mia panjo amis min! //Refreno// {{tag>kanto litero_n esperanto kasedo}}