====== Ne eblas kalkuli ====== ^Teksto|Tomas FREJARÖ| ^Muziko|Tomas FREJARÖ| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Anna & Tomio)| ===== Akordoj ===== Eb        C   C7    Fm Fm7 Abm7 Ab9 Eb        C   C7    Fm Fm7 Abm7 Abm Cm C7 Fm Fm7 F   F7    Bb       Bb/Ab Gm Gm-5 F Fm Eb Eb7 Abm F Fm Fm7 F7 Abm9 ===== Teksto ===== Ni vojaĝis per ridetoj ni esploris pri sekretoj ni rigardis la steletojn leviĝantajn super nia amorado sur herbej' Ni aŭskultis la fabelojn manĝis lipojn kaj nudelojn flugis ni kiel abeloj leviĝantaj kontraŭ scio alten super dormulej' Ne eblis kalkuli ĉiujn nek eblecojn nek la stelojn ĉirkaŭ ni Ni komponis apud ondoj Perleteris korespondoj Aperigis novajn mondojn Aperigis novajn niojn kunplektitajn de esper' Ni konstruis propran liton kolektinte masoniton Foje jesis ni invitojn Ofte revis ni ĝis sonĝoj pri pacemo sur la ter' Ne eblis kalkuli ĉiujn nek amikojn nek la tagojn antaŭ ni Sen vi mia cerbo ne estintus ĉi tia Sen vi mia korpo eĉ estintus alia Sen vi ne ekzistus la homo ĉi-mia Nun ni glitas je deklivo vundiĝinta perspektivo malfokusas la motivo malfondumas kontraŭvole fundamenton de l' agrabl' Mi neniam povis plori vi neniam maldeĵori ĉu kapablos ni memori ke elektis ni la plej belan juvelon de la sabl' Ne eblas kalkuli ĉiujn nek momentojn nek la sentojn inter ni Sen vi mia cerbo ne estintus ĉi tia Sen vi mia korpo eĉ estintus alia Sen vi ne ekzistus la homo ĉi-mia {{tag>kanto litero_N}}