====== Ne La Amo ====== //Teksto kaj muziko de [[Grigorij AROSEV]].// ===== Teksto ===== Ne la amo sed la febro, Trankviligxo sed ne sxtorm', Ne animo sed algebro, Ne pasi' sed nura form'. Ne la kuno sed la solo, Ne kontakt' sed miskompren'. Kaj anstataux viva bolo Marcxo kaj droniga splen'. La kandelo jam forbrulis, Tuta viv' vaksigxis jam, Kaj la vivo respegulis: Estas febro sed ne am'. Apud vi mi estas fremda, Kaj penetras min malpur', Mankas fortoj por atendo De alveno de plezur'. Ankaux mi ne havas fortojn Por plu firmu mia brak'. Kaj anstataux mangxi tortojn - Sucxi akvon el kloak'. La kandelo jam delonge Sin ekstermis pro cxagren', Kaj anoncis vento gonge Ke ne estas kun', sed sen'. Certe vi ne vi jam estas, Ankaux mi ne estas mi. Nia amo cxerke kestas, Anstatauxas gxin kemi'. Ne plu estas mi naiva. Pro foresto de la halt' Nekredeble tedis vivo - Gxi similas al asfalt'. La kandelo ploras gute Kun neniu perspektiv'. Kaj forfluas pominute Tra la fingroj nia viv'. Ne la amo sed la febro, Trankviligxo sed ne sxtorm', Ne animo sed algebro, Ne pasi' sed nura form'. {{tag>litero_n kanto}}