====== Por la rep' ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ^E-teksto|?| ^Kantas|[[Eterne Rima]]| ===== Teksto ===== ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin' ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin' ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui virino eleganta, plezurojn tre amanta ĉiuj ŝin admiras kaj ŝi estas vanta preta fari ĉion, viroj ŝatas tion en rilaton ŝi enmetas grandan emocion nur problemo estas, ke ne daŭras la rilato ĉar por la katino gravas vere riĉa kato ju pli dika la monujo des pli granda ŝanco por profunda kunestado kaj por bela romanco forgesu do, se vi ne pagas multe ne agu serioze, tio finiĝos stulte ne estu priridita, aliaj vin komentas silente nun foriru, nu, ĉu honton vi ne sentas? ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin' ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin' ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui