====== Ne normalas, nur kutimas ====== ^Teksto|Tomas Q Nilsson| ^Muziko|Tomas Q Nilsson| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Tomio)| ===== Akordoj ===== //:[[G]] [[Em]] [[Bm]] [[Am]] [[D]] [[Em]] [[Em7]] [[Am]] [[D]] [[D7]]:// //:[[G]] [[E]] [[Am]] [[Cm]]:// [[B7]] [[Em]] [[F]] [[Em]] [[C]] [[A]]/[[Cdi|C#]] [[G]]/[[D]] [[B7]]/[[Ddi|D#]] ==== Teksto ===== Somero forlasis vin hieraŭ preskaŭ sola en la nord’ ŝajne senvorta kaj malforta kaj elŝlosita per la vitra pord’ Ĉiuj homoj sin grupigis ĉe televidiloj du kaj du senesperantaj grasmanĝantaj ĉu malĝojas vi pri tia evolu’? Ĝi ne normalas, ĝi nur kutimas en la nuna mond’ Pripensas vi la florajn tagojn kiam amo estis mar’ sentas vin stulta kaj malmultaj ĉu vi memkulpigas vin pro la amar’? Homoj vestis sin en roloj kiel viriĉo kaj virin’ ĉu vi elektu kaj neglektu ĉu unuseksemeco kaptu ankaŭ vin? Ĝi ne normalas…. Se oni povus legi pensojn En la mallumo de la cerbo Eble tiam vi komprenus Kial niaj fortoj enas Somero forgesis adiaŭi Baldaŭ ĝi revenos, ĉu? Ĉu vi vidos, ĉu vi ridos? Ĉu iam vi memoras pri la eta tru’? Ĝi ne normalas … {{tag>kanto litero_n akordoj}}