====== Ne Permesas ====== ^Teksto\\ Muziko |Kim J. HENRIKSEN| ^Kantas | [[JoMo]]| ===== Teksto ===== Mi laboris la tutan tagon kaj revenis al mia hejm' Mi pensis nur pri unu afer': Tuj dormi en mia lit'. Sed diris mia amatin': "Mi ne permesas al vi!" Mi iris per la nova aŭto sur la aŭtoŝose' Cent okdek kilometroj per hor': kia granda sukces'. Sed diris la policisto: "Mi ne permesas al vi!" Mi laboris tutan someron Sed en iu varma tag' telefonis al mia amatin', proponis iri al la plaĝ'. Sed diris estro malbonul': //"Mi ne permesas al vi!"// (3-foje) {{tag>litero_n kanto esperanto}}