====== Ne permesas Panjo ====== ^Muziko|[[Tradicia muziko]]| ^Esperanta teksto|[[Nanne KALMA]]| ^Esperanta plenumo|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== Skiflan muzikon ne permesas Panjo (dufoje) Ignoronte la malpermeson de ŝi Skiflan muzikon ludu ni Malgraŭ la lamentado de Panjo Bategadon sur la banĝon ne permesas Panjo (dufoje) Ignoronte la malpermeson de ŝi Sur la banĝon tamen bategu ni Malgraŭ la lamentado de Panjo Zimbalonon zumantan ne permesas Panjo (dufoje) Ignoronte la malpermeson de ŝi La zimbalonon tamen zumigu ni Malgraŭ la lamentado de Panjo (Maristoj! Ne, ne!) Gitarhurladon ne permesas Panjo (dufoje) Ignoronte la malpermeson de ŝi La gitaron tamen hurligu ni Malgraŭ la lamentado de Panjo Violonjelpadon ne permesas Panjo (dufoje) Ignoronte la malpermeson de ŝi La violonon tamen jelpigu ni Malgraŭ la lamentado de Panjo Mandonlintremadojn ne permesas Panjo (dufoje) Ignoronte la malpermeson de ŝi Per la mandolin' ja furiozu ni Malgraŭ la lamentado de Panjo Akordiono-sonojn ne permesas Panjo (dufoje) Ignoronte la malpermeson de ŝi Sur la akordiono virtuozu ni Malgraŭ la lamentado de Panjo Plezurmuzikon ne permesas Panjo (dufoje) Ignoronte la malpermeson de ŝi Plezurmuzikon ĝuu ni Malgraŭ la lamentado de Panjo (Forglutigu la tegmenton!) ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/song-traditional-progressive/kajto-115/6-duope-192/03-ne-permesas-panjo-961-detail.html - Ligilo por aĉeti la kanton "Ne permesas Panjo" ĉe Vinilkosmo (kun aldonaj informoj pri ĝi) * https://open.spotify.com/track/6HWiMF204GqsqD23tNOxyc - Ligilo al kanto "Ne permesas Panjo" ĉe //Spotify// * https://www.deezer.com/en/track/65763757 - Ligilo al kanto "Ne permesas Panjo" ĉe //Deezer// * https://music.apple.com/us/album/ne-permesas-panjo/626574786?i=626575857 - Ligilo al kanto "Ne permesas Panjo" ĉe //Apple Music (iTunes)// * https://www.youtube.com/watch?v=UyLe2WsCpqI - Ligilo al kanto "Ne permesas Panjo" ĉe //YouTube// {{tag>kanto litero_n}}