====== Ne ploru kara mia ====== **Ne ploru kara mia** estas kanto de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Por pusxi la cxaron|Por puŝi la ĉaron]]. ^Muziko|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta teksto|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo (2)|[[Amindaj]]| ^Tipo| nova teksto | ===== Teksto ===== Se la ĝardeno en kiu vi loĝas jam ne floras, se la suno iam ne brilas en via somer´, se la manoj subtenintaj vin ne estas, se kritiko estas truo en via silent´ . //Refreno:// >Ne, ne, ne ploru, kara mia, >ne, ne, ne ploru, kara mia, >ĉar estas virtoj, kara mia, >ĉar estas vivo, kara mia. Se la rido iam minacas kun foriro, se ies okuloj vin rigardas kun mizer´ . se la pensoj de viaj amikoj vin forgesas, se la lito estas danĝero por via rest´ . Ne, ne, ne ploru, kara mia... Se la reago kiun vi atendis ne realiĝis, se la atento meritinda iris for, se iu venis kaj skuis vian paciencon, kaj detruis la konkordon de via ĉiel´ . Ne, ne, ne ploru, kara mia... Kiam la oftaj vizitantoj plu ne venos, kiam la mateno anstataŭ lumo estos malhel´ , kiam la respondo de via spegulo ne estos promeso, kiam la kandelo de via koro fariĝos rev´ . //Refreno:// >Ne, ne, ne ploru, kara mia, >ne, ne, ne ploru, kara mia, >ĉar estas virtoj, kara mia, >ĉar estas vivo, kara mia. >Ne, ne, ne ploru, kara mia, >ne, ne, ne ploru, kara mia, >ĉar estas vivo, kara mia, >kaj se estas vivo, estas esper´. {{tag>kanto litero_n}}