====== Nederlando ====== ^Muziko|melodio de: La frisa nacia himno| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Mi scias landon kun malalta tero, sen pintaj montoj, sen grandarbar', per homa forto tamen de dangxero savita kusxas gxi cxe norda mar'. Kiel gxardeno malantaux la mur' gxi estas hejmo de homa kultur'! Ho, bela land', regxino de la maro, kun verda robo kaj florokron', kun ricxo kaj en urbo kaj kamparo, la nomo via estas kara son'! Pace progresu sub verda la stel' floru vi, spite al monda malhel'! {{tag>kanto litero_n esperanto}}