====== Negxa Rivero ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Negxa_Rivero.mid}}| Noto: Cxi tiu kanto rakontas pri la konstruado de la hidroelektra projekto en la Negxaj Montoj, Nova Sud-Kimrio en la kvindekaj jaroj. Ingxenieroj kaj laboristoj el cxiu parto de la mondo estis dungitaj por labori cxe la grandega projekto. Multaj el ili restis cxi tie kaj farigxis auxstralianoj. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Negxa_Rivero.png}} Sercxas mi viron kun fort' kaj kuragx'. Li volos labori for de l'urbokagx'. Montegon krevigos ni per dinamit', Kaj digon konstruos de granda merit'. Refreno: >For, for, Negxa River', Fluu foren, Negxa River'. Gxis mondofin' fluu kun liber', For, for, River'. Ofte alvenas la hajl' kun la pluv', Kaj ofte okazas subita diluv'. Tre ofte ventsxtormo ekblovas per fort', Kaj ofte kovrigxas la korpo per kot'. Refreno De l’ amatin' devas ni logxi for Ne licas cxi tie aferoj de l’ kor'. Cxar ammalsanulo ja estas stultul' Laboras pli forte ol li lama mul'! Refreno Donu buldozojn, traktorojn al mi, Por helpi al peza labor' tie cxi. Kun dia benado kaj per masxinar' La Negxa River' dauxre fluos sen bar'. {{tag>kanto litero_n angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}