====== Neĝo Dancas ====== // Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Negxo dancas en la stratoj jen sezono de mallum' kaj malfelicx' vi atentu plej singarde kontraux nokta supersticx' lumigu kandelon memoru en nokta hor' mi cxiam sopiras al via varma kor' //Refreno:// >Kara, gvidu min trankvile >tra la stratoj de malllum' >gxis ni kune ekrigardos >la vizagxon de la sun' Vento frapas al fenestro ni sxirmigxas inter muroj de solec' sercxas lacaj en la songxoj mondon de alia spec' sed kara, mi petas ne fugxu al la memor' mi cxiam sopiras al via varma kor' >//Refreno// En nokta silento mi revas pri vi kaj skribas al vi leteron mi petas vin helpi min trovi la vojon por sercxi la vivmisteron >//Refreno// Kara, gvidu min trankvile tra la stratoj de mallum' gxis ni kune ekrigardos la vizagxon de la sun' Ho kara! en vintraj noktoj ni ne estas solaj iru kun mi Kara, gvidu min trankvile en la laborinta nun' gxis ni kune ekrigardos la vizagxon de la sun' Ho kara! post la mallumo somero revenos {{tag>litero_n kanto}}