====== Negxulino ====== //Teksto de [[Ocxjo DADAEV]]// //Muziko de [[Ocxjo DADAEV]] kaj Aleksandr KOVALJ// ===== Teksto ===== Mi cxiam memoros vian blankan vizagxon, Vian sveltan staturon, kreitan el negx'. Cxu vi estis realo aux vintra miragxo, Kiam dancis blizarde en korta manegx'? //Refreno, (2-foje):// >Mia kara Negxulino ne foriru, >Sur fenestrajn vitrojn vi gelpentre spiru. >Kaj rugxigu per kareso miajn vangojn. >Turnu nin kun negxeretoj ni en tango. Mi longe sercxadis vin cxie en mondo, Cxe geviroj diversaj demandis pri vi. Sed vi estis nenie en maroj kaj montoj, Nur en mia memoro vi restis vizi'. //Refreno, (2-foje)// {{tag>litero_n kanto}}