====== Nek ĝojo nek pen' ====== ^Muziko|[[initials_dc]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[initials_dc]]| ^Originala teksto|[[initials_dc]]| ===== Teksto ===== ĉar egalas al ni la gloro por ĝi ne batalos en ocean' ĉar egalas al ni la oro lasos ni militi alian klanon ĉar ja nia nura trezoro estu daŭro de nia bona san' vivas ni en malhela horo kiel ŝip' en haven' kun la ferlita vel' kiel la norda stel' en turniĝanta ĉiel' nin atingos nek ĝojo nek pen' nin atingos nek ĝojo nek pen' ĉar egalas al ni la blovo de la vento, de la kaprica fam' ĉar egalas al ni la modo ni fidelos al nia propra plan' ĉar egalas al ni la povo ne impresas forto de via man' vivas ni en malhela horo kiel ŝip' en haven' kun la ferlita vel' kiel la norda stel' en turniĝanta ĉiel' nin atingos nek ĝojo nek pen' nin atingos nek ĝojo nek pen' nin ne brulos perfida siren' de la sun' senmaskigos ŝin pala mien' de la lun' nin atingos nek ĝojo nek pen' ===== Eksteraj ligoj ===== * [[https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/pop-rock-hip-hop-electro/inicialoj-dc-161/2-signoj-de-viv/02-nek-285ojo-nek-pen-1147-detail.html | Nek ĝojo nek pen' ĉe Vinilkosmo]] * [[https://initialsdc.bandcamp.com/album/signoj-de-viv | Albumo signoj de viv' ĉe Bandcamp]] {{tag>kanto litero_N esperanto}}