====== Nekonata amik' ====== ^Teksto/Muziko|[[klari mikola|Klára MIKOLA]] - Laca [[László GARAMVÖLGYI]]| ^Kantas|Mikola - Garamvölgyi| ===== Teksto ===== Tiam, kiam mi estas sola anonim', kiam strecxigxas forte la anim', kaj aperas la tim', tiam, kiam mi kredas, ne plu estas voj', kiu kondukos min al mia gxoj', akompanas min nur hunda boj', mi atendas vin, nekonata amik', mi atendas vin por help' kaj sanig', jen, vokas vin mia muzik'. Gxis nun kiomfoje mi sentis min sola kaj malforta, cxiam aperis iu, kiu helpis min. Al kiu mi danku tion? Cxu al Dio, aux simple, al la homoj? Tiam, kiam denove sola estos mi, kiam rompigxos mia harmoni', kaj mi malfortos, kiel arbfoli', reaperos vi, nekonata amik', reaperos vi, por help' kaj sanig', jen, dankas vin mia muzik'. {{tag>kanto litero_n esperanto}}