====== Neniam ====== //Auxtoras [[Rogxer BORGXES]], 2003// //Originale aperinta en la disko "Sendependa"// //La kantoteksto evoluis el poemoj verkitaj de Rogener Pavinski (el Brazilo) kaj Xabier Orueta (el Eŭskio).// ===== Teksto ===== ho mia kara, eble vi ne komprenas kaj tiel prave dubas vi kial apud vi mi tiom penas kion de vi ja volas mi kio aperos en la futur´? ĉirkaŭ mi nur staras mur´ ĉu longe daŭros tiu soleco, aŭ ĉu al mi restas unu ebleco? Kiel vi aperis en mia domo? neniu afiŝo avertis pri via nomo vi estis la donaco, kiun mi atendis neniam ho mia kara, eble vi ne konfesas sed certe vi angoras plu do kial koron mian vi adresas se ĝi agresas al ni du? kio aperos en la futur´? ĉirkaŭ mi nur staras mur´ ĉu longe daŭros tia soleco, aŭ ĉu al mi restas unu ebleco? Kiel vi aperis en mia domo? neniu afiŝo avertis pri via nomo vi estis la donaco, kiun mi atendis neniam {{tag>litero_n kanto}}