====== Tion neniam vidis mi ====== ^Verkis|G. Allwright| ^E-teksto|[[Georges Lagrange]]| ^Kantas|[[Ĵak Lepuil]]| ===== Teksto ===== {{ :bildoj:lepuil_dangxera_ul.jpg?180}} Mi venis hejmen en vesper' post drinketo de vin' . Cxevalon trovis en la stal' , kaj mi ne konis ĝin. Mi tial petis de l' edzin' : "Kiu en la stal' ĉi beston lokis sen skrupul' anstataŭ mia ĉeval' ?" >"Sxtopiĝis jam via okul' vi drinkis tro da vin' ! 'stas nur bovin' por melkad' , ĝin donis la patrin' ". Mi faktojn strangajn konis, eĉ stultulojn kun premi' , sed selon sur iu melkobest' neniam vidis mi. Mi venis hejmen en la nokt' , post drinketo de vin' . Feltĉapon vidis ĉe la hok' , mi ne rekonis ĝin. Mi tial petis de l' edzin' : "Kiu nova model' de ĉapo pendas tie ĉi anstataŭ mia ĉapel' ?" > "Sxtopiĝis jam via okul' , > vi drinkis tro da vin' ! > 'stas nur malnova kaserol' > ĝin pruntis la avin' ". Mi faktojn strangajn konis mem, ecx kapojn de simi', sed kaserolon nur el felt' neniam vidis mi. Do, la postan nokton en la dom' post drinketo de vin' sur seĝo kuŝis pantalon' mi tuj rimarkis ĝin. Mi tial petis de l' edzin': "Kies do pantalon' ĉi tie kuŝas sur la seĝ' anstataŭ mia kalson' ?" >"Ŝtopiĝis jam via okul' >vi drinkis tro da vin' ! >Ĝi estas nur nigra ĉifon' >ĝin lasis najbarin' ". Mi faktojn strangajn konis jes, eĉ homojn kun mani', sed iun zipon sur ĉifon' neniam vidis mi. Alvenis mi en fru-maten' post drinkado de vin' , kaj vidis kapon sur kusen' ĝi ne similis min. Mi tial petis de l' edzin' : "Kiu 'stas tiu knab' ? Jes, kiu kuŝas en la lit' ? - ne ŝajnas mia kap' !" >"Ŝtopiĝis jam via okul' vi drinkis tro da vin' ! Ĝi estas nur dika melon' ĝin portis la onklin' ." Mi vidis ormedalojn pro spert' en agronomi', sed jam lipharojn sur melon' neniam vidis mi. ===== Ceteraj informoj ===== La kanzono famigxis pere de la kasedo //"Dangxera Ul' "//, aperinta en 1978 cxe la eldonejo Edistudio, Italio. * http://www.edistudio.it/ - la eldonejo Edistudio {{tag>kanto litero_t franca}}