====== Nenio povas restadi ====== ^Auxtoro|August von Kotzebue (1802)| ^E-teksto|[[wpeo>J. W. Schilde]]| ^Origina titolo|Es kann ja nicht immer so bleiben| ===== Teksto ===== Nenio povas restadi Konstanta en nia mond', La morto alternas kun vivo; /: Jen cxiam la sama rakont'. :/ Kunvivis gajaj la homoj Plezure antaux ni. Mi levas la plenan pokalon : /: „Pasintaj fratoj al vi!" :/ Samgaje ankaux kunvivos La homoj sur nia ter', Post kiam delonge farigxis /: Ni cindro kaj polver'. :/ Ni sidas agrable cxe vino En societema kunven', Ke cxiam ja povu ni gxui /: Je tiu cxi tera festen’! :/ Cxar cxiam estas rompata De l’vivo bela akord', — Cxar tiu cxi migras al sudo, /: Kaj tiun revokas la nord': — :/ Ho, tial bonuzu la tagon! Gxin kantas antikva poem'; Ni sidas cxe vin' kaj ripetas En hxoro: „Ho //carpe diem!”//((//carpe diem// = bonuzu la tagon)) {{tag>kanto litero_n germana}}