====== Ni ====== ^Teksto|Hr. SMIRNENSKI| ^E-teksto|[[Asen GRIGOROV]]| ===== Teksto ===== Ni cxiuj estas idoj de la patrino-ter', sed fremda estas sxia nutranta mam' por ni, kaj en la rond' kapturna de la surtera viv' avidaj pri radi', ni mortas en mizer', ni, kompatindaj idoj de la patrino-ter'. Svinganta estas vipon la mano de l' tiran' kaj premas nin la legxo de l'sklava, flava or' ni kreskas en mizer', ni mortas en dolor', kaj larmojn ni aspergas en nia sanga land', ho ni, mortintoj palaj, kun vivmalsata kor'. Kaj da fajrantaj ondoj ni estas ocean' - majesta karavan' al bela, hela pint'! La universo pulsas per nia varma sin', la vivo sin apogas sur nia kala man' - sed la gxemantaj ondoj ni estas ocean'! Ni estas la kreantoj de cxiu tera bon', sed nin bezon' sufokas, malvarma larma sort' ni klinas niajn fruntojn kun dornplektita kron' sub la flugiloj nigraj de l' embuskanta mort', ni - kiuj cxiam kreas, batalas en la mond'. {{tag>kanto litero_n bulgara }}