====== Ni batalu por l' ideo ====== ^Muziko|[[Hans Honoré]]| ^Esperanta teksto|[[Viktor Holm]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Esperanto, Esperanto, forta vocxo en anim', estas nia paca kanto, forpelanto de la tim'. Kaj al cxiu batalanto, dista, for kaj en proksim', nia lingvo Esperanto estas forto de l’ anim'. Esperant, granda voko, nova sento en la mond', vivas gxi en cxiu loko, dauxre, nun kaj en estont'. Pereigos gxin ne moko, ankaux ne perfid' sen hont', staras forte kiel roko, gxi konstante en la mond'. Esperanto, la espero de l’ fidela amikar', pri felicxo sur la tero, pri kompreno de l’ homar'. Kun kuragxo kaj sincero iras tuta la fratar' al la venko el mizero. Jen, fidela la anar', Esperanto, lingva kreo de la Zamenhofa kor', savas mondon de pereo, sekvas gxin eterna glor', Ni forgesu pri l’ paseo, kun felicxo en la kor' ni batalu por l’ ideo de la Majstro de l’ honor'. {{tag>kanto litero_n esperanto}}