====== Ni estas aŭstralianoj ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Ni_estas_auxstralianoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Ni_estas_auxstralianoj.png}} Mi venis el songxtempo el la polva rugxa ter', Estas mi la pasinteco gardita kun fier'. La invadantojn vidis mi de sur la kliforand', Sennombrajn jarojn mi logxadas en cxi tiu land'. Refreno: >Unu grup', sed multaj gentoj de cxiu land' alvenis ni tien cxi, Kaj kantas ni, per unu vocxo "Estas auxstralianoj cxiuj ni." En sxip' por kondamnitoj venis mi de trans la mar', Sub la vipo mi kultivis la teron de l’kampar'. Mi estas esploranto, bienulo kaj urban', Krimul’ kaj liberul', farigxis mi auxstralian'. Refreno Mi estas Keli((Ned Kelly cxevalsxtelisto kaj bankrabisto)) la bandito, estas mi auxtor', Pionira laboristo, kantisto kaj aktor'. Mi estas Namatjxiro la pentrist' kun mondofam', Valsigas mi Matildan, estas mi auxstralian'. Refreno Mi estas la dezerto kaj la nigra ricxa grund', Estas mi la montoj, valoj, sekeco kaj inund' Mi estas la cxielo kaj la vasta panoram', La koro de l’ nacio, estas mi auxstralian'. Refreno {{tag>kanto litero_n angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}