====== Ni estas fortaj ====== {{ :bildoj:kreaktiva.jpg?200|}} ^Nomo|Ni estas fortaj| ^Kantanto|[[Jonny M]]| ^Esperanta plenumo|[[Jonny M]]| ^Albumo|Kreaktiva| ^Tipo|nova teksto| ^Stilo|Reggeo| ===== Teksto ===== Ni Esperantaj frenezuloj ĉiam havas bonan amikon, li zorgas pri vi, parolas kun vi, komune ni estas fortaj. Se vi sentas vin tre sola, alparolu esperantiston. Homoj ŝatas esti kunaj, komune ni estas fortaj. Se la laborado ĝenas vin, ĵetegu la aferojn for! Diru „peeep“ al via ĉeful’. Ĉar estas sensenca labor’! Se konato dormigas vin per rakonto enuiga, diru „Ĝis“ al tiu nul’, via vivo ne senfinas. Se mensogas via prezidanto, ne nur plendu pri li! Diru „Ne!“ al lia agad’ voĉdonu por alia parti’! Se taga programo aĉas laŭ vi, kaj la manĝo ne taŭgas por ventro. ne plendu sed helpu organizi la venontan eventon. Se ŝuojn aĉetas la koramikino, kaj vi devas pagi. Nu trankviliĝu kaj atendu miraĵon en la lito! Se via koramiko trompas je vi: kia stultulo li estas! Diru „peeep“ ankaŭ al li kaj memoru: Jonny M ĉiam pretas! ===== Eksteraj ligoj ===== * [[https://www.jonny-m.org/eo/vendejo/kreaktiva| Albumo Kreaktiva]] ĉe oficala retejo de Jonny M * [[https://tubaro.aperu.net/v/ytb_exa0XMIpSB4/|Ni estas fortaj ĉe Tubaro]] * [[https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jonny-m-205/2-kreaktiva/02-ni-estas-fortaj-detail.html| Ni estas fortaj ĉe Vinilkosmo]] {{tag>kanto litero_n esperanto}}