====== Ni estas junaj ====== ^Muziko|[[M. Englert]]| ^Teksto|Jürgen Brand| ^E-teksto|[[Oskar Breddermann]]| ^E-teksto 2|B. RIJPSTRA| ^Originala titolo|Wij zijn jong, en dat is fijn| ===== Teksto ===== Al junul' sin mond' malfermas, Ho, la bela, vasta mond'! La sopir', espero gxermas Migri kvazaux akva ond'. Fratoj, kapojn ne mallevu; Stelojn ja ne vidus vi. Supren vidu, gajricevu Gxoju do, cxar junaj ni. Cxu ne kusxas post arbaro Tie vasta, fremda land'? Cxu sur verda la montaro Kreskas ne fremdeca plant'? Trans suprajxoj, kampoj, valoj Ni migradu kun pasi', Cxiam sub cxielaj haloj. Gxoju do, cxar junaj ni! Monten! Kaj al ni la suno Montru vojon tra kampar'. Se post tag' aperos luno, Lumos gxi kun la stelar'. Ligu la dorssakon, frato, Migru ni laux tradici': Malgraux vento kaj pluvado, Gxoju do, cxar junaj ni. ===== Teksto 2 ===== **Ni estas junaj** Junular'! La vasta tero Lauxte vokas loge vin. La deziro kaj espero El la domo pelas nin! Geamikoj, kapon levu, La rigardon al la sun', Sopirante ni ekvagu. Pro junec' ni gxojas nun! Cxu ne tie post l' arbaro, Nin allogas fremda land'? Cxu ne sonas cxe l' ondaro, Cxarma, reva ventokant'? Se ni iras erikejon, Se ni vagas sur la dun', Tra arbaron aux pasxtejon: Pro junec' ni gxojas nun! Nun do ek! La suno brilos Sur la vojo, sur kampar'! Se la nokto nin surprizos, Nin ja gvidos la stelar'! Gaje sonos nia kanto, Malgraux pluvo dum promen'. Nek nin gxenos vent-vipanto : Junaj ni, do: sen cxagren'! {{tag>kanto litero_n flandra}}