====== Ni Hisu La Velojn ====== //Kantas [[Kajto]]// //auxtoroj: J.Duijs kaj N.Kalma// ===== Teksto ===== {{ youtube>9Ylse9mDYts}} >//Refreno// >Ni hisu la velojn, cxar blovas la vent' >Finfine ni foriru en gxusta moment' >Ni kuragxas forveli, esper' en la kor' >La sxip' estas preta, ni iru nun for! Subiris jam la luma sun', La sxipo laca dormas nun. En la haveno post vojagx' Ripozas nun la ekipajx'. Maristoj tra la stratoj vagas Dum aliaj brandon pagas Kaj post plezura aventur' Jen sxipen ili kantas nur: Post longa nokt' en luna lum' Kaj tro facila amindum', La viroj nun kun iluzi' Dormante pensas nur pri sxi, Sed frumaten' retrovas sin Forgesita jam la karulin'. Gxojigas nur la vent' de la mar' Ekkantas jam la maristar': Sur sxauxma akvo velas gxi Kun vasta maro antaux sxi. Fidinda por la maristar' Gxi estas hejmo sen kompar'. Neniu loko sur la ter' Plibonas kontraux la mizer'. Mildigxas bone akra sent' Forigas gxin la mara vent'. {{tag>litero_n kanto filmo e-sona_filmo}}