====== Ni kompatu nin ====== ^Muziko|[[Feri Floro]]| ^Esperanta teksto|[[Liven Dek]]| ^Esperanta plenumo|[[Feri Floro]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Sur ĉevalo nigra rajdas mia sento. Sur ĉevalo blanka ĝi flugu en la vento. Nigras homaj horoj. Mornas la futuro. Vundita estas tero. Ploras la naturo. For ekspluatado. Venu nova tempo. Nepras solidaro forĝita en silento, Semo el respekto elkore gvidu nin, sur ĉevalo blanka, rajdante pli kaj pli Bonon celu ni. Bestojn ni respektu. Ni kompatu nin nenion ni difektu. Ne plu nian vivon regu la mizer’. Kresku niakore nur amo kaj liber’. ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=Maa_V5m6e9w - kanto "Ni kompatu nin" ĉe YouTube {{tag>kanto litero_n}}