====== Ni kune en la distanco ====== ^Muziko| César Portillo de la Luz | ^Esperanta teksto|[[Héctor Jiménez]]| ^Esperanta plenumo|[[Héctor Jiménez]], [[Beatriz Marquez|Beatriz Márquez]]| ^Tipo|traduko | ^Originala titolo| Contigo en la distancia | ^Originala plenumo| César Portillo de la Luz | ^Originala teksto| César Portillo de la Luz | ===== Teksto ===== Dumtaga momento ne ekzistas por igi vin fora je mi, la mondo al mi ŝajnas malsama kiam vi ne estas kun mi. Ne belas melodio en kiu ne aperas vi mi eĉ ne volas ĝin aŭdi se ĝin ne aŭskultas vi, ĉar vi jam transformiĝis en eron de mia animo nenio min konsolas se ne estas vi apud mi; pretere de viaj lipoj la suno kaj la steloj eĉ tie kun vi en la ĉielo karulin’ mia estos mi. {{youtube>Jtv1HJXNoXk?medium}} ===== Vidu ankaŭ ===== * [[Kun vi en la distanco]] {{tag>kanto litero_n traduko hispana}}