====== Ni laboru — ====== ^Muziko|melodio de: Hr. Peder kasted' Runer over Spange| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Ni sidas kune en agrabla rondo, geanoj de la Esperanta mondo; ni volas nin fortigi por nia karlabor', ni volas nin amuzi; cxagreno restu for. //Rekantajxo:// >Ni laboru por Esperanto, cxarma lingvo kaj pacperanto. Vivu gxi! La mondo estas bela ja kaj granda; necesas tamen lingvo Esperanta. Por cxia kunlaboro necesas komprenil'; la lingvo estas grava, necesa kontaktil' //Rekantajxo// Okazas ofte, ke cxe mondkongreso forflugas sagxaj vortoj sen impreso. Tri lingvojn jam balbutas la klera kongresan'; kaj tamen lin komprenas nur — hazarda samlandan'! //Rekantajxo// Se iros ni kun nia Esperanto, ni cxiulande estos bonvenanto; amiko do ni estos al cxiu verdstelan', egale cxu li estas ja Germano aux Japan'. //Rekantajxo// Promesu ni al samideanaro, ke ne lacigxos ni en vigla faro; por paco kaj homeco, progreso kaj util' la Majstra verko estas ja la plej mirinda il'. {{tag>kanto litero_n esperanto}}