====== Ni novajn stelojn plantu sur ĉielon! ====== ^Muziko|[[Ibsen Poulsen]]| ^Esperanta teksto|[[Teo Jung]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== En nia temp’ graveda de angoroj, en nokt' profunda de dolor' kaj duboj, en songxteruroj premaj de inkuboj ni liberigon portu al la koroj, esperradion en mallumaj horoj. Ni novajn stelojn plantu sur cxielon: Konvinkon nian kaj idealismon, kaj nian kredon, firman optimismon, Kaj super cxio, kiel Sun-Juvelon, ni fiksu nian sanktan, altan celon, Ke ili brilu super ter' kaj maro, abundan lumon versxu en animojn, cxasante nokton, forpelante timojn! Ke regu nur la tago, helo, klaro, kaj vojon jam retrovu la Homaro! {{tag>kanto litero_n esperanto}}