====== Ni Renkontiĝos ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Vladimir Soroka]]| Tre sxatata adiauxa kanto. Oni kantas gxin disigxante, ankaux en "amika rondo", kiu estas tradicia maniero adiauxi amikojn. ===== Teksto ===== {{ youtube>DVqKotXWqjg}} '' [[Am]] [[Dm]] [[E7]]'' ''Post multaj jaroj renkontigxos ni,'' '' [[Am]] [[Dm]] [[G]]'' ''kiam cxi tempo estos histori','' '' [[C]] [[A7]] [[Dm]]'' ''kiam la nunaj tagoj pasos for,'' '' [[F]] [[E7]]'' ''do, kion fari? Sed ne plendas mia kor','' (cxar kune) Ni renkontigxos en amika rond', kaj rememoroj - kiel varma ond', kaj niaj kantoj sonos gxis auxror', niaj tendaraj kantoj - gxojo kaj dolor'. (mi kredas) Vento kruela ne disigos nin, ja en batalo venkas la obstin', ja geamikoj en la tuta mond' estas plej vera en la vivo firma fort'. (do certe) Ni renkontigxos dum felicxa temp', fruaj hirundoj venos kun printemp', suno unua kaj unua flor' novan inspiron vekos en amika kor'. (kaj tiel) '' [[Am]] [[Dm]] [[E7]]'' ''Ni renkontigxos en amika rond','' '' [[Am]] [[Dm]] [[E7]]'' ''ni renkontigxos dum felicxa temp','' '' [[Am]] [[A]]'' ''ni renkontigxos...'' {{tag>litero_n kanto akordoj barda filmo e-sona_filmo}}