====== Ni Sxangxu Venton ====== //Teksto kaj muziko de [[Grigorij AROSEV]], 18.06.99// ===== Teksto ===== Nun vi tenas en mano Tiun cxi libron, mia infano. Gxian kovrilon ornamas similo De stranga antikva ventomontrilo. Ventomontrilo Ventomontrilo Ventomontrilo celas okcidenten Hundoj altiras predon denten, denten Sxtonoj kredas bebajn fabelojn Suno obsedas senpovajn stelojn Lernu kernon: jaro post jar' Disflugas for en la venta cxar' Ni sxangxu venton Ni sxangxu venton Veloj en strecxo kaj mastoj en knar' Sxipo krevos sur la rokar' Ni sxangxu venton Ni sxangxu venton Ventomontrilo Ventomontrilo Ventomontrilo pikas mian koron Cxiu horlogx' indikas poron, poron Gxustan tempon turni la pagxon Kaj ensucxi la mondan sagxon Inspiroj, esperoj, sed pala destin' - La lipoj kisas matene ne vi Ni sxangxu venton Ni sxangxu venton Cxion klarigas lasta lini' Cxiun instigas vorto "neni'" Ni sxangxu venton Ni sxangxu venton Nun vi tenas en mano Tiun cxi libron, mia infano. Gxian kovrilon ornamas similo De stranga antikva ventomontrilo. Kaj allogas vian atenton De gxiaj pagxoj flustra susur' Vi povas diveni nenion - nur "Ni sxangxu venton... Ni sxangxu venton..." {{tag>litero_n kanto}}