====== Ni Tostu La Verdan Fortunon ====== === Movada sprito – monda kritiko === Por cxiuj 19 gxuindaj kantoj el la kompakta disko Ni tostu la verdan fortunon de la pola bardo kaj eldonisto Georgo Handzlik la vortojn prizorgis li mem – du en traduko, la ceteraj originale verkitaj. Ecx pri la muziko respondecas plejparte la bardo, asistata foje de aliaj polaj komponistoj. Malic-miena krokodilo ornamas la eksteron de la KD-kovrilo, kio kreas antauxsupozojn pri la enhavo. Efektive, movadaj simboloj kaj nocioj ludas centran rolon en la plimulto de la kantoj, kun trakto iom moka, satira, sed samtempe simpatia. Felicxe, movadajxoj, bezonantaj klarigon, ricevas koncizajn nekantajn enkondukojn. Sub la lupeon venas Andreo Cseh (hundo estas besto, // la dimancxo estas festo, // netusxebla estas fundamento, // dolcxa estas la mielo, // verda estas nia stelo), Kazimierz Bein (kabeigxos iam mi ... // eble tamen post kongres'), apartajxoj de gxuste tiuj kongresoj, la akademio, Volapuko, la mok-turismo, ktp. La movada devigajxo Dek boteloj transformigxas al sinkopa Dek klubanoj, montranta kiel ili malaperas: naskigxis beb', restis sep, ... forvojagxis al kongres' (6), ... staris belulin' (5), ... invit' al stratobar' (4), ... iu lauxtblasfemis „fi” (3), ... mortis pro enu' (2), kun sekvo ke facilis elekti klub-prezidanton. Inter movado kaj politiko situas Egalec' per lingvo, kiu tezas ke neuxtrala lingvo en si mem ne kuracas pli premajn malegalecojn kiel senhejmecon, malsaton, nepagipovon kaj similajn. Estus troigo pretendi, ke la esperantistaro kredas ke komuna lingvo solvos cxion, sed veras, ke malsuficxe ni meditis kaj esploris kiel alfronti la rilatojn inter lingvaj kaj aliaj malegalecoj. Plej rekte politikaj kaj grandmondaj estas Justaj bomboj, Tropostulo kaj La knaboj de la nigra-blanka foto. Sed la kantoj ne sxvebas en abstraktajxoj – oni konas Tiranon, Senegalon, Pekinon, Cxecxenion ne el televidaj raportoj, sed el memoroj pri unuopuloj, foje iamaj amikoj kaj kongresanoj. Iuj kantoj reliefigas lokojn (Finnlando, Bieno en Nordio, Dancu Euxropo), aliaj eventojn (Titanik'). Loksxajna estas Ukrainio sed fakte estas kanto pri amo estingita de limoj kaj baroj. Nostalgio rolas forte en pluraj kantoj, de la komenca Ludoviko, tra Knaboj de tiu kongreso, gxis la disknomdona Ni tostu la verdan fortunon kaj la lasta kaj surprizfina Gxis revido. La cxefinstrumento estas akustika gitaro, foje kun aldono de violono, foje piano, foje sxajne sintezilo, kiu donas bonvenan varion. La registrado kaj muzikado estas profesinivelaj. Neniam la muziko superregas – felicxe la tekstoj, indaj je proksima auxskultado, restas cxiam facile kapteblaj. Stefan MACGILL Georgo Handzlik: Ni tostu la verdan fortunon. Eld. KLEKS, Bielsko-Biała, Pollando, 2001. Kompakta disko, 52 min. {{tag>litero_n}}{{tag>kanto}}