====== Ni veturas en Moskvon ====== ^E-teksto|[[wpeo>Mikaelo_Bronŝtejn|Mikaelo Bronsxtejn]]| ===== Teksto ===== Ah, malordo, malordo, malordo! Ah, terura, terura, terura! La arogajn esperantistojn Devas ni tuj ordigi nepre. Ni, por fondi la Asocion Tuj kunvoku noblan socion! Cxu inviti esperantistojn? — Kelkajn — memkompreneble! >/: Kamarado Berjoza :/ /: Estos tre furioza :/ Li al Tihxvin ne donis agnoskon. /: Min renkontos kolere:/ /: Min demandos: - Cxu vere? :/ Tamen, jes! Mi veturas en Moskvon. Unu ulo en sxtata posteno Al mi diris kun grava mieno: — Al rivero ecx milon da homoj Rajtas inviti vi persone. En ASE — alia afero: Estas bezonata papero Kun subskriboj de referento cxefo, subcxefo, komerca agento, estro, vicestro, iu docento, ankaux kun sekretaria konsento — jen kiel bone! >/: Oni diras, en ASE :/ /: Vivos ni ekstraklase :/ Do, ne decas mallevi la voston. /: La movad' malrapida :/ /: Dauxros sub ligna gvido :/ Tamen, jes! Ni veturas en Moskvon. Diris mi al la kamarado: — Bazo jen — junulara movado! La konferencoj, fakoj, tendaroj, - Endas plej bonan konservi, cxu ne? Li respondis al mi kun emfazo: — Tute ne tusxas nin via bazo! Havas ni propran, jen — Arolovicx, Tokarev, Berjoza, Isajev, Vulfovicx, Samodaj, Irina kaj A. Goncxarovicx — Sed, Gakalenko kaj Koganovicx? — Ili kolektu sian laboron, iru al rubajxacxetejo kaj ricevu bonegan libron de la fama franca verkisto A. Dumas, Tiel pli oportune. >/: Cxu ni zorgu, ke nia :/ /: Estu la Asocio :/ Aux ni pace enrampu la boskon? /: Ne insultu, bonvolu, :/ /: La kanteton petolan :/ Tamen, jes! Ni veturas en Moskvon. {{tag>kanto litero_n esperanto }}