====== Nia boateto ====== ^Esperanta teksto|[[J. van Scheepen]]| ^Originala titolo|Hoe zachtkens glijdt ons bootje| ===== Teksto ===== Agrable nagxas sxipo Sur lago en trankvil', Boato per remiloj Movigxas kun facil'. Dancantaj ondoj ludas Cxirkauxe de l’ sxipet', El inter la arbaro Aperas la turet'. Sed kiu ludveturas Pripensu bone gxin, Ke ne jam hejmenportu Droninta oni lin. Sxipeto malfortika Mallargxa gxia rand', Se mokas vi dangxerojn, Vi restu sur la land'. {{tag>kanto litero_n nederlanda}}