====== Nia cel’ ====== ^E-teksto|[[wpeo>Dorothy Hawley]]| ^MIDI|{{:muziko:Nia_cel.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Nia_cel.png}} Esperanto parolata, Tra la aprobanta mond’. Estas la cel, La nobla celo de cxiu samideana rond’; Ni laboru kun fervoro! Vivu nia verda stel'. Gravas la fido, gravas rapido. Gvidu nin la nobla cel'! En lernejoi tra la mondo, Esperanto montros sin. Kurso bonvena, Kurs' servo plena, viglaj klasoj sxatos gxin; Certe jxamboreojn skoltajn plibonigos unuec’. Tra la tendaroj, viglaj skoltaroj, Ligos sin en amikec’. Cxe konkurso Olimpiaj , Dum ripoz’ kaj dum lab-or'! Sento amika, etoso amika kun gajec’ ne estos for; Mondturistoj sendependaj miksos sin kun la popol’. Pli ol la varoj, en butikaroj ekvaloros la bonvol’. Disvastigon de novajxoj, Pri malkovroj por homar’. Faros peranto, Lingvo Esperanto, benoplena sen kompar'; Delegitoj fluparolos rekte, klare en kunven’. Sen tradukkostoj, sen lingvaj mosxtoj, kresku Zamenhofa ben'! {{tag>kanto litero_n esperanta notoj midi akordoj}}