====== Nia gepatra lingvo ====== ^Teksto|Klaus GROTH| ^Muziko|Peter BENOIT| ^E-teksto|[[Juul KARNAS]]| ===== Teksto ===== Gepatra lingvo, kara ton’, Emociigas min! Se koro mia estus sxton’, Vi povus rompi gxin. Vi kapon klinas sen perfort’, samkiel patrinet’; Kareso estas cxiu vort’ Kaj devo cxiu pet’! Junec’ aperas antaux mi, Ne plu ekzistas ter’, Sanige, kiel sunradi’, Revivas la esper’! Instigas avo kun kares’: „Ekpregxu nun al Di’!” Kaj pie, kvazaux por konfes’, Kunigas manojn mi. Profundsentante mia kor’ Per pregx’ konsolas sin: Ripoz’ cxiela post dolor’ Jam estas bona fin’! Gepatra lingvo, belfigur’ De rasa la fier’, Se busxo flustras „pacxjo” nur, Cxiela igxas ter’. Ne tiel sonas melodi’, Nek kant’ de najtingal’, Kaj larmoj kovras tuj al mi Okulojn per vual’. {{tag>kanto litero_n flandra}}