====== Nia hiphop' ====== ===== Teksto ===== KR (Eterne Rima) >Refreno // kvar voĉoj, jes kvar stiloj // hiphop' pli forta ol armiloj // Tone, Platano, Pieĉjo kaj Eterne Rima // filoj de unu granda tutmonda repskol' // la ingrediencoj en verdstela kaserol'̦! Tone: Kun verso dolĉa Mia repo al vi alvenas La brusto nun forte batas Forte tremas via potenco kirle moviĝanta la animon Mi ne povas ĉi-momente makuli Etan vorton etan rimon Mi vin respektas Reputacion vian kaj honoron En danĝeron mi ne metas ĉar vian pezon kaj valoron ̦kompreneble mi scias Mi konas vin tre bone Oni devas vin aĉeti per koro Ne akiri vin per oro Mone – tute ne estus peko Se al vi mi nur iras por la ĉeko Por marĉando Nemezurebla forto estas vi Nemezurebla grando Naskita surstrate Plena je libero kiel leĝo Plena je gloro esti fidela al vi Estas mia dezir', mia volo kvazaŭ preĝe al vi min direktas Kvazaŭ leĝe mi vin protektas Pro tio ke vi estas voĉo de l'sen voĉo̦ Ne racia loko ne rezistebla sorĉo Mia repo, antaŭenigi vin Estas mia spiro, mia celo, mia strebo Platano: Tri kugloj al via kap', kapitano Truon kreas al kasked' eĉ titana Mi ne troigas, nia rep' amasmurdas Vi ne tro ŝatas, certe jam surdas Tion kontraŭi estus tiom absurda Malamik' kuras antaŭ teksto tiel kruda Frat' de lakt' kun pura art', kara Jam pli konata ol Pietrzak Barbara Ĉi du-tri rimoj tiel modestaj Estas nur rim-krimo. Metodo estas Ne tro perdi kartoĉon dum spacakiro Vortoj miaj kortuŝas -- hu plaĉa krio Jen Platano, hiphopo bombonas Alta ignoro se vi min ne konas Danceman sindromon mi al vi donas Damne, lasi vin dormi mi ja ne povas KR >//Refreno (dufoje) Pjeĉo: Ĉiuj frostiĝu! Jen blovas norda vent' Norda gangstero al vi rapas per Helsinka akĉent' Estas vico de senerara talent' Ĝi blovas tra la sistem' per verderaa violent' Kaŝu la orelojn, jen la pleja krimo Mi avertu vin pri kontraŭfundamenta rimo: Ŝanĝa ondo surstrate ekas La nova sento en-bruste vekas Dumtempe en Dolchamara ĉefstabo Fumas stoko da knabo Vi diras: tio estis merdo Sed mi kredas je verdo Se vi dubas pri kvalito, Ni aldonu amaniton Aŭ dinamiton Ha, merdegale! >//Refreno (dufoje) ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=he9lr-AJHUE - Kanto ĉe YouTube * https://open.spotify.com/album/6rJAYcMExKJmBub0aVSUFn – Kanto kaj albumo ĉe Spotify {{tag>kanto litero_n}}