====== Nia kanto ====== ^Muziko|[[A. Szlendak]]| ^Teksto|[[M. Michalowicz]]| ^Esperanta teksto|[[M. A.]]| ===== Teksto ===== En cxiuj sxaktoj sub la tero, En hejm' de cxiu suferant' En cxiuj de la mond' karceroj — Eksonu cxie nia kant'! //Rekantajxo:// >Hej! laboristaro — Al la finbatalo, Levigxu suferant' — Signalon donas nia kant'! En la fabrikoj, kie mugxas Spirego de l'masxin-gigant', En laborejoj, kie sucxas Oferojn la ekspluatant' — //Rekantajxo// Gxin ne haltigos regnaj limoj, Fiksitaj de la mon-regant' Kaj la ribelon en animoj Vekadas cxie nia kant'! //Rekantajxo// En la palacoj fabrikistaj, En hejmoj de la sanga vant' Paligxos la ekspluatistoj Je sonoj de ribela kant'. //Rekantajxo// Kaj kiam jugon fortaj sonoj Forskuos jam en cxiu land' Do super kapitalo-tronoj Triumfos glore nia kant'! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_n pola laborista}}