====== Nia kanto ====== ^Muziko|laŭ la germanaj popolmelodioj "Eine Seefahrt die ist lustig" aŭ "Fritze Bollmann"| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Tie cxi kaj trans la maro En Euxropo kaj Afrik' Sin komprenas la bestaro Sama-lingve sen komplik'. Jen la katoj cxiu-loke Sin komprenas per miaux' Kaj la hundoj reciproke Per la lingvo de l’ vauxvaux'. Nur ni homoj ne komprenas Homofraton, kiam li El alia lando venas Por-vizite tien cxi. Kial tiu tiel stulta Malgajiga kapturment', Ke necesas tiel multa Peno por la homa gent'? Partoprenu nian kanton En la lingvo de l’ esper': Lerau, lernu Esperanton Cxie, cxie sur la ter'. {{tag>kanto litero_n esperanto}}