====== Nia klubo ====== ^Muziko|L. Denza| ^E-teksto|W. H. Holmes| ^MIDI|{{:muziko:nia_klubo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:nia_klubo.png}} Ho, kie ni kun gxojo renkontigxas, cxe nia klub’, cxe nia klub’. Pri kio ni neniam ajn ekhontas cxe nia klub’, cxe nia klub’. Ke tie Esperanto disvastigxas per forta pen’, per forta pen’. Amikoj alilandaj kungastigxas cxe la kunven’, cxe la kunven’. //Refreno:// >Venu! Venu al la gaja rond’! Ne plu restu fremda en la mond’! Aligxu vi kaj inter ni laboru vi en harmoni’! Forte progresigi Esperanton en /la mond’!/ /en London!/ Neniom estas tiom okupata, cxe nia klub’, cxe nia klub’ Ke komencanto restas ne helpata, cxe nia klub’, cxe nia klub’, Spertuloj ankaux cxiam trovas ion en la program’, en la program’. Por pli grandigi ecx la propran scion ol estas jam, ol estas jam. //Refreno// {{tag>kanto litero_n kanto origina notoj midi}}