====== Nia lingvo ====== ^Muziko|melodio de: Strömt herbei ihr Völkerscharen| ^Esperanta teksto|[[L. L. Zamenhof]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Nia lingvo Esperanto super cxio en la mond'! Ho, kreskadu la anaro de pacema, granda rond'. Kaj fermigxu, per kompreno de malpaco, cxefa front'; /: Nia lingvo Esperanto super cxio en la mond'! :/ Ni ne perdu la kuragxon, alta estas nia cel'. Nur antauxen! Nia stelo alte brilas en cxiel'! Por la lingvo Esperanto disvastigxos granda hel': /: Ni ne perdu la kuragxon, alta estas nia cel'. :/ Nia lingvo Esperanto super cxio en la mond'! Gxis popoloj pli libere sin komprenos en la mond'; Ni laboru ne lacigxe por la venko en estont'! /:Nia lingvo Esperanto super cxio en la mond'! :/ {{tag>kanto litero_n esperanto}}