====== Nia lingvo de l' esper' ====== ^Muziko|[[H. Ditzel]]| ^Esperanta teksto|[[Karl Vanselow]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Tra la mondaj malproksimoj sonas voko pli kaj pli, muroj, baroj, landaj limoj ne ekzistas kontraux gxi, Ne la glavon gxi admonas: Amon, pacon en liber', gxojon kaj felicxon donas nia lingvo de l’ esper'. Voku, lingvo de l’ espero, plu kaj plu de kor' al kor'! Ni vin sekvas kun fiero, kun fidelo kaj fervor'. Brilu, brilu, verda stelo, super landoj, super mar', kaj konduku al la celo nin tra nokto kaj nubar'! Dio, helpu nin kaj donu, ke la revo igxu ver'! Kara lingvo, sonu, sonu cxie, cxie sur la ter'! Verda stelo, kondukanto, radiegu pli kaj pli! Vivu, vivu Esperanto, en eterno vivu gxi! {{tag>kanto litero_n esperanto}}