====== Nia lingvo ====== ^Muziko|laŭ la germana melodio: "Strömt herbei, ihr Völkerscharen"| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Tra la mondaj malproksimoj Sonas voko pli kaj pli. Muroj, baroj, landaj limoj Ne ekzistas kontraux gxi. Ne la glavon gxi admonu, Sed sur tuta nia ter' Pacon kaj konkordon donu Nia lingvo de l’ esper'. Voku, lingvo de l' espero, Plu kaj plu de kor' al kor'. Ni vin sekvas kun fiero, Kun fidelo kaj fervor'. Brilu, brilu, verda stelo, Super landoj, super mar', ; Kaj konduku al la celo Nin tra nokto kaj nubar'. Dio helpu nin kaj donu, Ke la revo igxu ver'. Nia kara lingvo sonu Cxie, cxie sur la ter', Por ke gxi la korojn ligu En kuniga harmoni' Kaj la mondon felicxigu Gxia beno pli kaj pli. {{tag>kanto litero_n esperanto}}