====== Nia marsxipo Zamenhof ====== ^Muziko/Teksto|Erazm Nawrowski| ^MIDI|{{:muziko:nia_marsxipo_zamenhof.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:nia_marsxipo_zamenhof.png}} Zamenhof, la sxip' plenmara, esperanta, bela, kara, la stel' verda sur cxiel' estas gxia certa cel'. Jes, gxi estas plej moderna, granda, svelta kaj eterna, kun radar' kaj girkompas' la unua en la klas'. La plej grandajn ondojn fendas pruo gxia kaj dissendas radiondojn kun salut' el ordona cxefkajut'. Sur la mast' la verda flago en haven', sur mar' sen blago, la simbol' d' esper' kaj pac', ega por homar' donac'. Esperanto signalvorto de magia, tira forto cxie en la vasta mond' por marist' la vagabond'. Sed sur sxipo ni laboras kaj la maron ecx esploras, cxu en sxtorm' aux cxu en vent' en furioza element'. Sxargxojn portas al oriento, malproksima kontinento, gxia fauxka ventr' sen lim', estas devo kaj kutim'. Havigante al hejmlando varojn havas ni gxis rando por patruj' el la tropik', por edzin', infan', amik'. Nur en nokt' dum songxa vido revas pri in' el Madrido ni aux pri hamburga bru', rotterdama aux revu'. La negrino el Afriko estas plena dinamiko, singapura belulin' estis nia plenruin'. En Hongkongo en taverno aux vespere cxe l' lanterno jam atendas la knabin' la mariston sen obstin'. En Sxanhajo je la fino nin atingis la destino pro la forto de la vin', cxar ni trinkis gxis kapklin'. Ni vekigxis en litnicxo sur la sxipo je felicxo kaj finigxis, kapitan', dolcxa revo de l' sxipan'. Estas nia nun deziro: plej rapida hejmeniro, montru vojon albatros' zamenhofa al matros'. Nun adiaux fremda tero, blovas fresxa jam aero, post ni kilomotera stri' kaj de l' mevoj lauxta kri'. Cxiuj ni de l' verda vojo diras kun sincera gxojo: "Bonan venton sur la mar' kilan akvon sen avar'". //Refreno:// >Zamenhof, ahoj-ahej, la esperanta, bela sxipo kaj sur gxi, ahoj-ahej, la kapitan' kun sia pipo, ne nur li, ahoj-ahej, sed ankaux lia sxipanar' navigas jen, ahoj-ahej, sur cxiu ocean' kaj mar'. ===== Eksteraj ligoj ===== Ekzemplo: * http://www.egalite.hu/sxipo/sxipo.htm - Marŝipo Zamenhof {{tag>kanto litero_n kanto esperanto notoj midi}}