====== Nia marŝo ====== ^Muziko|Melodio de: Stræk din Fod| ^Esperanta teksto|[[Christian Hougaard]]| ===== Teksto ===== Marsxu nun sub la bela, brila sun', la libera belnaturo logas nin, de griza muro, nun ni fugxas en forkuro, amasigxas sub la sun'. Urgxu al la cxarmega, vasta hal', sentu tie fortan gxojon, iru nur la gxustan vojon, eble la unuan fojon malaperis la vual'. Lasu for malprospero kaj labor', en la verda fagarbaro, cxe la fresxa, sala maro nin renkontas cxiam aro de fresxiga vivhumor'. Unu — du ni antauxenmarsxas plu, flugas for la viglaj sonoj sub la verdaj, fagaj kronoj, forrapidas belaj horoj. kaj ni marsxas — unu du. {{tag>kanto litero_n esperanto}}