====== Nia patrolando ====== ^Esperanta teksto|[[Osc. Van SCHOOR]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ons Vaderland| ===== Teksto ===== Kie Moz' kaj Skeldo fluas, kie Norda Maro bruas, kie tra la kverkarbar' resonadas ventkantar'. //Rekantajxo:// >Jen nia patroland', la sankta land', nia kara flandra land'! Kie kusxas en tombaro de l' gepatroj la ostaro, nin dormigis la patrin', kaj l' edzino kusxas min. //Rekantaĵo// Kie kapon ne klinigxis, gildoj nek sin submetigxis, kaj batalis gxis la mort' kontraux fremda militfort'. //Rekantaĵo// Kie nur per flandraj sonoj, kantigxadas psalmaj tonoj; kie forta batalson' kriis: "Flandra la Leon'!" //Rekantaĵo// En gxojeg' kaj en doloro. kusxas gxi en mia koro, kaj fidelaj nur al gxi, gxis la morto kantu ni: //Rekantajxo:// >Vivu la patroland', la sankta land', nia kara Flandra land'! {{tag>kanto litero_n flandra}}