====== Nia vivo ====== ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeev]]| ^Esperanta teksto|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeev]]| ^Esperanta plenumo|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeev]]| ===== Teksto ===== Nia vivo kvazaux trajn' rapidas, Cxiu jaro kvazaux la vagon'. En vagonoj multaj homoj sidas, Sed plejmultaj restis sur peron'. En vagon' unua mi naskigxis, Mi memoras varmon de patrin'. Jam neniam povas mi estigxi Ree en komenco de l' destin'. //Refreno:// >Kiaj grandaj, kiaj grandaj estas la vagonoj... >Kaj rapida, kaj rapida estis mia trajn'... >Mi memoras bone lecionojn >De stacioj de Eraro kaj Malgajn'. >Nia vivo... Mi ne scias gxuste vojdirekton, Ne konjektas pri sekvontstaci', Sed se eblecon havus mi elekti Nepre mi elektus trajnon cxi. Nia trajno havas la vagonojn Jam tridek, en cxiu logxas mi. Vojo estas bona kaj malbona, Sed neniam estas sen amik'. //Refreno:// >Multe da stacioj, multe da stacioj preterpasis, >Multajn homojn, multajn homojn ni renkontis jam. >Sed ne perdas mi esperon trafi >En stacion de felicxo kaj la am'. >Mia vivo... {{tag>kanto litero_N}}