====== Niaj Trajnoj ====== //Parodio al kanto [[Nia Trajno]] de [[Jxomart kaj Natasxa]], auxtoro [[Mikaelo BRONSxTEJN]], 1991// ===== Teksto ===== Cxiutage ni ekkantas Amokanton aux mesagxon, Kaj denove acxetantas La bileton por vojagxo. Cxiutage ni rapidas,- La rapido- nia gajno,- Al la trajn' kolorigita Je koloro de la trajno. Adiauxas kaj renkontas Niaj kantoj malsimilaj- Kiel cxiam elektontas Inter multaj veturiloj. Nia vojo estas sxvita, Nia rido estas fresxa En la trajn', kolorigita Je l'antikva vojkalesxo. Malsaluton, ni finkantis, Tamen, karaj, maladiaux- Ni en revoj vojagxantis- Dio scias ja gxis kiam. La monujo malfermita Por malsxparo, por disipo Cxe la trajn', kolorigita Je l'usona kosma sxipo. Cxiutage ni ekkantas. Nepre la popol' ravita Tuj bileton acxetantas Al la trajn' kolorigita... Al antikva vojkalesxo... Al usona kosma sxipo... {{tag>litero_n kanto}}