====== Nian puton ====== ^Muziko|slovaka popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Eduard Vladimír Tvarožek]]| ^Origina titolo|Pod tým našim okienečkom| ^MIDI|{{:muziko:nian_puton.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:nian_puton.png}} Nian puton granda frosto kovris per glaci’, tial akvon en la puto nun ne havas ni. /:Prenos mian mi hakilon, kaj trahakos la glacion kaj en nia puto akvo reaperos tuj.:/ Sub fenestro mia eta floras blanka flor'. Kial tristas, karulino, via juna kor'? /: Pro nenio mi cxagrenas, nur la kap' min doloregas, nur la kap' min doloregas, ke vi estas for.:/ En gxardeno cxe la domo floras la lili', diru al mi, knabineto, kiun kisas vi? /:Mi neniun knabon kisas, cxar la knaboj min evitas, ili cxiuj min evitas, cxar malricxas mi.:/ {{tag>kanto litero_n slovaka popola notoj midi akordoj}}