====== Nian teron ni kreis ====== ^Aŭtoro|[[Oluf Hansen]]| ^Esperanta teksto|[[C. Gruversen]]| ===== Teksto ===== Nian teron ni kreis el nura kaos', tra jarmiloj gxin formis laux vol' kaj prefer'; dum ni penis en gaja aux plora etos', gxi burgxonis al ni kiel flor' en somer'. Jen — segila grat-grat'! jen — teksada bat-bat'! kaj la tondro de vapor-martelo estas ago-kantad' por orelo. Ni cxarpentis lulilon por eta infan' sxpinis lanon kaj linon por sxirma kovril', ni gxin vestis dumvive de plando gxis man', donis cxerkon al gxi por tombeja ekzil'. Garde pasxon post pasx' kaj per masxo post masx' la kondicxojn de l'vivo ni trikis, alfasonis, ornamis, aux — flikis. Cxu vi auxdas la kanton tra mugxo kaj krak' — ke hezitas la ritmo. kaj regas minor'? kvankam sxvelas muskoloj de pugno kaj brak', niajn fortojn katenas granduloj de or'. Tamen el horizont' lumas super la mond' inda celo por cerbo kaj mano, gajnotajo pli alta ol pano. Cxar ekzistas ja pli ol porkorpa vivpan', pli ol cxiutagajxo kaj kruda kverel', ol gxismorta trenad' sub mizero-rikan', — sed pri tio antauxe ne auxdis orel': nur pri devolabor' himnis cxiu auxtor'; sed nun logas muzik', poezio, oraj pensoj de homa genio. Nian teron ni kreis el nura kaos', ni denove gxin kreu, laux justo kaj ver'; ni konstruu gxin nun en jubila etos' sonigante kantadon de gxoj' kaj fier'. Tiam sega grat-grat' kaj teksada bat-bat' kaj la tondro de vapor-martelo estos ago-fanfar' por orelo. {{tag>kanto litero_n dana laborista}}