====== Nigra sxip' ====== ^E-teksto|[[wpeo>Vladimir Türk]]| ^MIDI|{{:muziko:Nigra_sxip.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Nigra_sxip.png}} Longe min atendas voj' morgaux matene mia nigra sxip' ne restos plu havene sur vastega maro vagos ni sen fino gxis malbenon rompos purega virgulino //Refreno:// >Nigra sxip' nun antaux sxtorm' flugas, nigra sxip' sub sange rugxa vel' nigra sxip' kaj nigraj la maristoj nur purega, nur purega knabino restas la esper' Ni havenon konas foje dum centjaro mi knabinon vidis, floron cxe la maro poste mi ekvidis sur moleo sxin svingi kapotukon kaj ni amis nin Sxtormo rapidas en matena horo eble nura rev' nun restis en la koro poste mia sxip' plu al sxtormoj flugas mejloj pasis mil, juneco mia fugxas {{tag>kanto litero_n notoj midi akordoj}}